Saluton. Vikipedion vi probable ja konas ;-) Mi gvidas la organizon Vikimedio EO, kiu helpas al disvolviĝo de la Esperantaj Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj per agadoj aliaj ol kutima verkado de artikoloj.
Nun ni preparas la Jaran planon 2026, kaj ĉi-jare mi eksplice invitas al ĝia kunkreo ankaŭ aliajn aktivajn Vikimedianojn, kiel ni pluraj ĉi tie estas! VMEO estas komunuma organizo, kiu celas provizi labormedion por volontuloj, sed solaj Estraranoj certe ne faros ĉion ;-)
Do, se vi havas ideon pri agado, kiun vi mem pretas gvidi, aŭ almenaŭ helpi organizi ĝin, aldonu ĝin al la malneto de la plano! Mi redaktos la finan version kaj post semajno ĝin traktos en la Kunsido de la Ĝenerala asembleo por oficiale aprobi ĝin.
Legu detalojn kaj kontribuu al la Jara plano 2026 👇 https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2026

